Mizro Iwaya (prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo)
Dankon por via interesa raporto "Ekzameno ekzamenata". Tio rememorigas al mi antikvan imperian ekzamenon nomatan 科举. Ankaǔ en Japanio multaj kandidatoj amasiĝas al famaj universitatoj. Tamen mi ĝis nun neniam aǔdis, ke iliaj gepatroj vokis polican aǔton por porti sian filon al ekzamenejo.