Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
109 tekstoj en "La arto labori kune"
2010-01-15

 

    La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA. Kun 109 artikoloj, eseoj, studoj kaj rememoroj, bibliografio de Tonkin, kaj kelkdeko da fotoj sur 900 grandformataj paĝoj, ĝi estas biblioteko en si mem. La enhavo estas distribuita inter 11 rubrikoj:

 

    1. Enkonduko (i.a. biografia konversacio kun Tonkin);

 

    2. Lingvopolitiko kaj lingvoplanado;

 

    3. Interlingvistiko;

 

    4. Esperantologio;

 

    5. Historio;

 

    6. Movado kaj komunumo;

 

    7. Apliko kaj disvastigo;

 

    8. Literaturo;

 

    9. Strategio;

 

    10. Anekdotoj kaj rememoroj;

 

    11. Aldonoj (i.a. bibliografio de Tonkin).

 

    La enhavtabelo de la libro, antaŭparolo de prezidanto Probal Dasgupta, enkonduko de la redaktoroj Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, kaj omaĝa mesaĝo de L.C. Zaleski-Zamenhof troviĝas en http://katalogo.uea.org/pdf/la_arto_labori_kune-komenco.pdf.

 

    “La arto labori kune” kostas 60 eŭrojn kaj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj baldaŭ ĉe aliaj libroservoj. Mendante ĉe UEA oni ricevas rabaton de 1/3 ekde samtempa aĉeto de minimume 3 ekzempleroj. (Aldoniĝas 10% por la sendokostoj kaj en EU imposto de 6%.)

 

(el la retejo de UEA)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng