2009-11-03
La 2-an de novembro la centro por kontroli la akvan medion de Qinghai-provinco, Ĉinio, informis, ke laŭ la plej nova kontrolo, ĝis nun la lago Qinghai, la plej granda kontinenta lago de Ĉinio, restas senpoluita kaj ĝia akvokvalito -- bona.
La lago Qinghai en la nordorienta parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio areas pli ol 4300 kvadratajn kilometrojn. Ĝi funkcias ne nur kiel grava akvosistemo tenanta ekologian sekurecon en la nordorienta parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, sed ankaŭ kiel natura ŝirmilo kontraŭ dezertiĝo okcidente orienten. Krome, ĝi ludas tre gravan rolon en ekologia pozicio.
(el la Novaĵ-Agentejo Xinhua)
Redaktoro: Zhao Xi
|