Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liang Jun, la unua traktoristino de Ĉinio (I)
2009-11-10

de HE LIU

 

Liang Jun, la unua traktoristino de la nova Ĉinio 

    Ŝi estas la unua traktoristino post fondiĝo de la nava Ĉinio.

 

Liang Jun (dekstre) en kovrilo de la 8-a numero, 1950 de bildgazeto “Ĉinio” 
    Ŝia figuro iam aperis en kovrilo de “Ĉinio”, la plej influa bildgazeto en Ĉinio.

 

    Ŝi estas modelo de la traktoristino en unu-juana monpapero de la tria serio de la ĉina mono.

 

    La Esperanta revuo “El Popola Ĉinio” dufoje raportis pri ŝi en 1960 kaj 1990. Aŭguste de 2009 raportistino de la revuo “China Report” vizitis Liang Jun en kvieta loĝkvartalo de Daoli-distrikto, Harbin, nordorienta Ĉinio.     Kvankam ŝi estas 79-jara blankhara maljunulino kaj iom ŝancelpaŝa, tamen ŝi restas vigla. Antaŭ nelonge ŝi kaj ŝia edzo transloĝiĝis en tiun ĉi loĝejon kun 130 kvadrataj metroj, iom malproksiman de la urbocentro. En la salono vidiĝas fotoj de Liang Jun en juneco pligrandigitaj kaj metitaj en kadroj. Ĉe la fenestro estas foto, en kiu ĉina ĉefministro Wen Jiabao akceptas Liang Jun en 2002.

 

Liang Jun kiel modelo de traktoristino en unu-juana monpapero 
    Parolante pri sia traktoristiniĝo, Liang Jun diris, ke ŝi devis paroli pri tio de ŝia ŝtela foriro de la hejmo.

 

    “Forkurinta novedzino” iris sur revolucian vojon

 

 Liang Jun kaj raportistino de la revuo “China Report”

   En 1930 Liang Jun naskiĝis en malriĉa familio en Mingshui-gubernio de Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio. Kiam ŝi havis nur 12 jarojn, ŝi estis fianĉinigita al parenco de sia patrino kaj fariĝis infanfianĉino. Konsiderinte malfacilon de la patrino en vivtenado de 4 infanoj Liang Jun konsentis la aranĝon de patrino, tamen ŝi havis kondiĉon, ke la bogepatroj devis lasi al ŝi viziti lernejon. Jen estas ŝia unua “decido laŭ sia propra volo”.

 

    Ŝia dua “decido laŭ sia propra volo” komplete ŝanĝis ŝian vivon.

 

    En 1945 informiĝinte, ke ŝia fianĉo partoprenis en la Oka-voja Armeo, ankaŭ ŝi ekhavis intencon partopreni en revolucio. Sen konigi neniun el siaj familianoj Liang Jun venis al Lernejo por Administraciaj Kadroj en Beian post du-taga irado. Vidinte ŝin, ŝia fianĉo surpriziĝis kaj demandis, kial ŝi venis tien. Liang respondis: “Mi venis por partopreni revolucion kaj lerni en lernejo de la Komunista Partio de Ĉinio.” Rekomendite de s-ro Guo ŝi ekvizitis kamparan instruistan lernejon en Dedu.

 

    Tiel Liang Jun kun mallongaj haroj kaj en blua bluzo iris sur sian “revolucian vojon”. Tie ŝi tre rapide amikiĝis kun la kolegoj. Ŝi estis kapabla je fadenŝpinado, kuirado kaj plugado. Aŭtune de 1947 ŝi kaj ŝiaj du kolegoj estis taskitaj de la lernejo por prepari vintrajn vestojn en Beian.

 

    Vespere Liang Jun ofte vizitis kinejon en la Lernejo. Ĝis nun ŝi bone memoras enhavojn de la filmoj “La Malvirgigita tero” kaj “Lenin en 1918”. Tamen havigi al ŝi idealon en la tuta vivo estis filmo de Sovetunio “Heroa Virino”. Heroino de la filmo Basha estas modelo de la unua traktoristino de Sovetunio. Ĝuinte la filmon Liang Jun sendormis la tutan nokton pro emocio. Basha fariĝis ŝia ekzemplo.

 

    En la sekvanta jaro hazardo faris Liang Jun Basha de Ĉinio.

 

Redaktoro: Zhao Xi

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng