2009-11-12 Post 5-jara paŭzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de la konata Esperanta help-programo EK = Esperanto-Klavaro.
EK estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon, kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur la piktogramo per maldekstra musbutono.
La nova versio de EK estas senpage elŝutebla ĉe http://www.esperanto.mv.ru/Ek/
(el Ret-Info) |