2009-11-13 La prezento estas pozitiva: "Plej sukcesa el artefaritaj lingvoj", "Ĉiu nacio sentas ĝin iom konata, ruso -- pri libera konstruo de frazo, franco -- konataj radikoj, - sufiksa vorto-konstruo, ktp".
Leginte la artikolon, oni ne trovis erarojn en prezentado. Estas donita baza regulo: kiuj vortoj finiĝas je "o", kiuj je "a", ktp. Estas menciite, ke en Esperanto eldoniĝas centoj da ĵurnaloj kaj libroj. Ekzemple oni publikigas "Ho, mia kor'!" kaj rusan tradukon de Boris Kolker.
Fine de la artikolo por diskutado oni proponas demandojn pri la ideo de la komuna neŭtrala lingvo kaj ĝia realiĝo (fiasko?) Kaj prove eĉ proponas konstrui kelkajn vortojn.
(el Aleksej Kuznecov)
Redaktoro: Wang Lihua
|