Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
E-programo en radio en Brazilo
2009-11-13

    Ĉiu-dimance, ekde la 15-a de novembro (tago de la brazila respublika proklamigo), de la 10-a horo ĝis la 10-a horo kaj 30 minutoj (laŭ nuntempa somera brazilja horo aŭ laŭ UTC -2) estiĝos radia programo pri Esperanto. Ĝi okazos komence en la portugala, ĉar ĝi celas unue disvastigi Esperanton inter ne-esperantistoj.

 

    La programo nomiĝos en la portugala: 'Esperanto é o show. voce, o artista' (= 'Esperanto estas la spektaklo. Vi, la artisto') Ĝi okazos per Radio Melodia -- 'La elkora radio' -- Juscelino Gama, faka delegito de UEA pri E-instruado kaj disvastigado, estos la prezentanto.

 

    Oni aŭskultos ĝin per: http://mail.china.com/www.melodiaweb.com.br (klaku sur maldekstra laŭtparolilo kaj poste elektu ligilon "Alternativo") bonvole salutu s-ron Osmar Santos -- direktoro de la Radio -- pro lia apogo al Esperanto: http://www.melodiaweb.com.br/Contato.aspx.

 

    Sugestojn por la enhavo de la programo bv sendu: esperanto@melodiaweb.com.br  Radio Melodia estas la dua plej granda interreta brazila radio, laŭ matematika kalkulilo de Google. Ĝi havas aŭskultantojn en ĉiuj brazilaj regionoj (232 urboj) kaj ankaŭ en 52 landoj. Radio Melodia jam de unu jaro kaj duono kunlaboras pri la disvastigo de Esperanto, ekzemple, ĉiu tago de lundo ĝis sabato ĝi prezentas 4 E-muzikojn je la 9-a, 11-a, 14-a kaj 16-a horoj, laŭ la brazila horaro.

 

(el Juscelino Gama, faka delegito de UEA pri instruado kaj disvastigado de Esperanto)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng