Hu Jintao ĉeestis la duafazan kunvenon de la 17-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK
2009-11-16
La 15-an de novembro okazis la duafaza kunveno de la 17-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK en la prezidenta rezidejo de Singapuro. Tie oni interŝanĝis opiniojn pri daǔrigo de ekonomia kreskado. Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon pri monda ekonomia kreskado.