2009-11-16
Antaŭtagmeze de la 15-a de novembro super la Shahe-a Aerodromo de Pekino okazis aerobatiko kaj paraŝutado por celebri la 60-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Aera Armeo.
Komence 6 batalaviadiloj de la tipo J-7GB faris aerobatikon. Dum 21 minutoj la 6 aviadiloj faris 15 akrobatikajn manovrojn ĵetante ruĝan, flavan kaj bluan fumstriojn.
Fine la paraŝuta teamo de la ĉina aerarmeo faris mirindan prezentadon. Sep bele vestitaj paraŝutistinoj prezentis aerdancon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |