Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Panduo, la unua ĉina virino sur Qomolangma (I)
2009-11-16

de JIANG FANG

 

 

70-jara Panduo gvidas pli ol 30 volontulojn al la unua kampadejo de Qomolangma je 5200 metroj super la marnivelo en la mateno de la 16-a de julio 2008. 
    Naskiĝinte en servutala familio ĉe la piedo de la monto Qomolangma, Panduo havas tibetan nomon signifantan "utilan homon". Ŝi estis la unua virino en la mondo, kiu grimpis sur Qomolangma de sur la kruta norda deklivo en la jaro 1975. Ŝia nomo estos eterne gravurita en la historio de ĉina montgrimpado. 

 

    Tempo pasas, kaj Qomolangma restas la sama. 70-jara Panduo diris ĉe la 60-a datreveno de la nova Ĉinio: "Montgrimpado ŝanĝis mian sorton, kaj mia patrolando faris min utila homo."

 

    De servutulo al alpisto

 

    En majo 1939, en ordinara kamparana familio en Tibeto naskiĝis bebo, kaj la gepatroj nomis ŝin Panduo.

 

    "La nomo estas tre ordinara en tibetana regiono," diris Panduo. Ŝia patro, kiu paŝtis ŝafojn por servutul-posedanto, mortis antaǔ longe. Tiam ŝi estis tre juna, kaj ŝia memoro pri ŝia patro estis neklara. Malforta patrino ĉiutage ellitiĝis tre frue kaj tordis ŝaf-fadenojn, poste ŝi volvis la fadenojn sur spindelo kunligita kun glitbobenoj. La teksmaŝino klikis ĝis profunda nokto.

 

    "Mankis manĝaĵo en mia infaneco. Kiam mi manĝis likvan zanba-on (faruno el rostita hordeo) per mia mano, mi lekis mian manon post manĝado. Mia plej granda deziro estis havi grandan pecon de zanba-o," diris Panduo.

 

    Siatempe Tibeto ne havis ŝoseon. Varoj estis transportitaj per ĉevaloj, poefagoj kaj homoj. Komercistoj transportis ladmanĝaĵojn kaj vitraĵojn de Hindio al Tibeto tra Nepalo kaj Himalajo-pasejo. En Tibeto ili vendis la varojn al servutul-posedantoj, kaj forportis salon kaj ŝaflanon. Homoj kiuj portis la varojn, povis akiri kelkdek arĝentajn monerojn por ir-reira vojaĝo. En la aĝo de ĉirkaŭ 13 jaroj Panduo ofte piediris dum pli ol dek horoj inter la montaro Himalajo, portante 30 kilogramojn da varoj. Pro peza vivpremo, la patrino baldaǔ forpasis. Panduo fariĝis orfo. Feliĉe, en la jaro 1958 Tibeto estis pace emancipita, kaj Panduo ne plu estis servutulo! Rekomendite de amiko, ŝi trovis laboron en farmo de Lhasa.

 

Panduo en juneco 
    "Se mi ne renkontus la ŝtatan montgrimpan teamon kiu serĉis taǔgan alpiston en nia farmo, eble ĝis nun mi ankoraǔ restus kiel ordinara tibeta virino," diris Panduo. "Kun militista uniformo sur la korpo kaj militistaj botoj sur la piedoj, la trejnisto aspektis tre fiera kaj brilanima. Mi kaj aliaj tibetaj knabinoj pensis, ke ili varbas soldatojn, kaj ni iris provi nian ŝancon."

 

    Je la fino de 1958, post serio da ekzamenoj, Panduo estis akceptita en la ŝtatan montgrimpan teamon. En la memoro de trejnistoj kaj gekamaradoj, 19-jara Panduo estis alta kun bruna haǔto kaj granda mentono. Ŝi estis korpe forta kaj penema en trejnado. "Siatempe la montgrimpaj ekipaĵoj ne estis tiel avangardaj kiel la nunaj. Krom longa kurado, pezlevado, kaj ĉeval-saltado, ni devis ekzerci nian volon. Ne ĉiuj povis persisti ĝis la fino," diris Panduo.

 

    Pro firma karaktero hardita en malfacila medio, Panduo persistis ĝis la fino kaj baldaǔ fariĝis elstara alpisto. Post grimpado sur la montpinto Muztagata alta je 7546 metroj super la marnivelo kaj la montpinto Kongur je 7595 metroj super la marnivelo, ŝi dufoje rompis la mondajn rekordojn de virina montgrimpado, kaj fariĝis la unua virino kiu atingis la pinton de Qomolangma en la nova Ĉinio.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng