Liu Zige refoje rompis la mondan rekordon de 200-metra papilia naĝado
2009-11-16
Frumantene de la 16-a de novembro, finiĝis la finalo de la Monda Pokala Konkurso de Mallong-distanca Naĝado, en kiu ĉina naĝistino Liu Zige rompis la rekordon de 200-metra papilia naĝado per la rezulto de 2'0"78. Nur antaŭ kelkaj tagoj ŝi starigis la rekordon de tiumaniera naĝado per 2'02"50 en Stokholmo.