La 21-an de decembro la Nederlanda Pavilono de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo (MEŜ) aranĝis ceremonion por donaci al la organizanto de MEŜ oranĝkoloran tulipon Zeeschat (Haibao), novan specon kulturitan speciale por MEŜ.
"Haibao" estas talismano de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo 2010. La oranĝkolora tulipo "Haibao" simbolas longdaŭran amikecon inter popoloj ĉina kaj nederlanda.