En Pekino 402 klinikoj liveras vakcinon kontraŭ gripo A/H1N1
2009-11-17
De la 16-a de novembro en Pekino 402 klinikoj komencis senpage liveri vakcinon kontraŭ gripo A /H1N1 por pli ol 3-jaraj pekinanoj. Pang Xinghuo, vicdirektoro de Pekina Centro por Rego kaj Prevento de Malsanoj, diris, ke nun sufiĉas la vakcino konvena al pli ol 60-jaraj maljunuloj, tiuj pekinaj maljunuloj povas vakcini sin en proksima kliniko.