Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Konferenco publikigis "Singapuran Deklaron"
2009-11-17

 

    La 15-an de novembro, la 17-a neoficiala konferenco de gvidantoj de membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Konferenco publikigis "Singapuran Deklaron". Laŭ la deklaro, ne ŝanĝiĝis la komuna celo de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Konferenco, nome, subteni ekonomian kreskadon kaj prosperiĝon de la azi-pacifika regiono per liberaj kaj malfermaj komercado kaj investado.

 

    La deklaro montras, ke membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Konferenco alprenos plu ekonomi-stimulajn politikojn antaŭ evidenta plifirmigo de longtempa ekonomia reprosperiĝo, kaj ke ekonomiaj entoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Konferenco strebos por havigi al la kopenhaga konferenco "ambiciajn" rezultojn kadre de la celoj, klaŭzoj kaj principoj de la "Kadra Konvencio de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj".

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng