2009-11-17
La 16-an de novembro en Romo, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke por garantii la mondan nutraĵan sekurecon diversaj landoj devas atingi interkonsenton en la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, okazonta jarfine en Kopenhago.
Tiutage en inaŭguro de la monda pintkunveno pri nutraĵa sekureco Ban Ki-moon diris, ke la nutraĵa sekureco kaj klimata ŝanĝiĝo estas kompakte interligitaj, kaj sen klimata sekureco ne aperas la problemo pri nutraĵa sekureco, tial en la Kopenhaga konferenco oni devas atingi interkonsenton kaj subskribi novan internacian konvencion kun deviga forto pri reduktado de la ellaso de forceja gaso.
el Ĉina Radio Internacia
Redaktorino: Chen Ji |