La 16-an de novembro Gunnar Olsson, sveda esperantisto, vizitis la oficejon de la reta El Popola Ĉinio kaj tiun de la Ĉina Esperanto-Ligo dum sia 7-taga turisma vojaĝo en Pekino. Olsson estas veterana esperantisto, kiu tri fojojn vizitis Pekinon. La unuaj du fojoj estis en 1986 kaj 2004 respektive, kiam Pekino gastigis UK.