Ĉinio refutis opinion, ke "Ĉinio devas revaluti renminbi"
2009-11-18
La 16-an de novembro kiam Yao Jian, proparolanto de la Ĉina Komerca Ministerio, respondis demandojn de alilandaj amaskomunikiloj, li diris, ke por trakti la financan krizon, Usono devalutas usonan dolaron por altigi sian kapablon de eksportado, kaj samtempe ĝi postulas, ke aliaj landoj revalutu siajn monojn. Tio ne utilas al la tutmonda ekonomia revigligo, nek estas justa.