La 18-an de novembro usona prezidento Barack Obama surgrimpis la Grandan Muron. El la 5 usonaj prezidentoj, kiuj surgrimpis la Grandan Muron, li promenis plej longe sur ĝi.
Ekster la tria norda teraso por signalfajro, Barack Obama haltis kaj diris kun admiro: “La imponeco de la Granda Muro memorigis al mi la longan historion de Ĉinio. Rigardinte ĝin, mi sentis, ke antaŭ la historio ĉiutagaj bagateloj estas tiel malgravaj.”