Monda Konferenco pri Malaltkarbona kaj Ekologia Ekonomio publikigis Deklaracion de Nanchang
2009-11-19
La 18-an de novembro en Nanchang, ĉefurbo de la ĉina provinco Jiangxi, la 1-a Monda Konferenco pri Malaltkarbona kaj Ekologia Ekonomio publikigis Deklaracion de Nanchang. La deklaracio alvokas, ke diversaj landoj kaj tutmondaj entreprenoj kune disvolvu malaltkarbonan kaj ekologian ekonomion por trakti mediajn problemojn, tutmondan klimatan varmiĝon kaj aliajn defiojn el la uzado de resursoj kaj energioj.