2009-11-19
Vespere de la 17-a de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao aranĝis bankedon, en la Ora Halo de la Popola Halo en Pekino, por bonvenigi usonan prezidenton Barack Obama.
La bankedon ĉeestis Wu Bangguo, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping kaj Li Keqiang.
Post la bankedo, ĉinaj artistoj donis prezentadon, kiu montris densan ĉinan ĉarmon. Post la prezentado, Hu Jintao kaj prezidento Barack Obama varme manpremis kun ĉinaj aktoroj, ĉinaj kaj usonaj studentoj por esprimi dankon pro ilia mirinda prezentado.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|