2009-11-19
La 17-an de novembro en Pekino ĉina vicĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun Gary Faye Locke, usona ministro pri komerco, Steven Chu, usona ministro pri energio, Ronald Kirk, reprezentanto de komercado, kaj Leocadia Zak, aganta direktoro de la Komerca kaj Disvolva Oficejo, kaj ĉeestis la subskriban ceremonion de kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono en pura energio.
Dum la intervidiĝo Li Keqiang esperas, ke Ĉinio kaj Usono fortigos politikan dialogon, serĉos pli efikan kunlaboran sistemon pri kapitalo kaj teknologio, akcelos disvolviĝon de pur-energia industrio kaj faros praktikan kontribuon por daŭrigebla disvolviĝo de la mondo.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Zhao Xi |