Forpasis Xu Shanxuan, vicprezidanto de la Pekina E-Asocio
2009-11-20
La 15-an de novembro, je la 14-a horo kaj 28 minutoj, forpasis Xu Shanxuan, 72-jara vicprezidanto de la Pekina E-Asocio pro malsano. La 19-an de novembro okazis funebra ceremonio en Pekino, en kiu partoprenis pekinaj e-istoj. Xu Shanxuan sinsekve estis direktoro de la Pekina Oficejo de Elektronika Industrio, sekretario kaj vicprezidanto de la Pekina Administra Asocio de Elektronikaj Fabrikoj.