2009-11-20
La 19-an de novembro en Pekino okazis la Pekina Internacia Forumo: Monda Komerca Organizo kaj Ĉinio. Ĉeestantoj montris opinion kontraŭ internacia komerca protektismo.
Long Yongtu, ĝenerala sekretario de Boao-a Azia Forumo, diris en la forumo, ke fone de financa krizo, iom leviĝas internacia komerca protektismo; kvankam ĝi ankoraŭ ne fariĝis ĉeffluo de internacia komerco, tamen koncernaj flankoj devas doni pli multe da atento al tio kadre de la Monda Komerca Organizo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |