2009-11-20
En la jaro 2016 la Olimpikaj Ludoj okazos en Rio de Janeiro, Brazilo. La brazila esperantistaro entuziasme komencas pretigi kampanjon por ke Esperanto estu laŭeble uzata dum la ludoj fare de iuj sportistoj aŭ de iuj instancoj.
Ili bezonas kunlaborantojn en ĉiu lando de la mondo por informi sportajn kampojn kaj fine ankaŭ la partoprenontajn sportistojn pri Esperanto.
Momente ekzistas preparkomitato de junaj brazilaj esperantistoj subtenataj de la Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Esperantista Junulara Organizo.
Tiu, kiu volas kunlabori en via lando, bonvolu anonci vin al Renata Ventura mailto:lernantino.cxiama@gmail.com , kiu estras la provizoran komitaton aŭ aliĝi al la listo mailto:esperanto-rio-2016@googlegroups.com per mesaĝo sen teksto al (esperanto-rio-2016-subscribe@googlegroups.com).
Oni povas legi ankaŭ la blogon de Renata: http://www.olimpikoj.blogspot.com.
(Renata Ventura) |