| 2009-11-20
La 19-an de novembro la Ĉina Internacia Turisma Foiro 2009 inaŭguriĝis en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco. La foiron partoprenas 180 firmaoj el 94 landoj kaj regionoj. Nun la gripo A/H1N1 disvastiĝas en la tuta mondo kaj la internacia financa krizo daŭre influas la tutgloban ekonomion. En tiu situacio la gastiganto esperas per okazigo de la foiro levi fidon de la tutmonda turisma industrio kaj akceli revigligon kaj disvolvon de ekonomio.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|