2009-11-20 Ekfunkciis nova oficiala versio de la Apertium-bazita hispana tradukilo (http://www.apertium.org)aŭ(http://traduku.net). Ĝi signife plibonigas la ĝisnunan version, kreitan antaŭ unu jaro kaj duono de fakgrupo de la universitato Pompeu Fabra de Barcelono.
Aŭtomata tradukado estas malsama ol la homa: la komputilo nenion komprenas el tio, kion ĝi tradukas. Sed plej malfacilas aldoni elementojn mankantajn en la fontolingvo: ekz. la akuzativon kaj la personan pronomon de la subjekto. Kaj ĉu vere la subjekto ne aperas iom pli antaŭe aŭ malantaŭe ol tie, kie oni serĉas ĝin, kaj sekve oni ne devas aldoni la pronomon. Tiajn problemojn ne (tiagrade) spertas homaj tradukistoj, pro tio foje la renkontitaj eraroj estas iom bizaraj por nefakulo.
Ĉiuokaze, la aŭtomata tradukilo fariĝas pli kaj pli uzinda helpilo. Se vi emas kunlabori en la projekto raportante pri plibonigindaĵoj, ne hezitu uzi la vikipaĝon de la Apertium-projekto (http://wiki.apertium.org/wiki/Spanish_and_Esperanto/Renkontitaj_eraroj). La celo de la paĝo, kiel ĝi mem klarigas, estas informi la evoluigantojn pri korektindaĵoj. Ĝuste tion plej bone povas fari uzantoj de Apertium per realaj tekstoj, t.e. homoj uzantaj Apertium kaj kiuj korektas la krude produktitajn tekstojn. Eblas ankaŭ kunlabori per redaktado de la Apertium-vortaroj, aldonante tradukojn. Por tio oni ne bezonas komputikajn sciojn, sed necesas instali la Apertium-programon en linuksa maŝino kaj lerni kelkajn treege bazajn aferojn pri la funkciado de Apertium.
Entute, temas pri rimedo. Eblas ĝin evoluigi aŭ ne: tio dependas de la intereso de la uzantoj. Ju pli da uzantoj, ju pli da erar-raportantoj kaj ju pli da evoluigantoj, des pli rapide la rimedo prosperos.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Wang Lihua
|