Malfermiĝis la 10-a Monda Kongreso de Ĉindevenaj Komercistoj
2009-11-20
La 20-an de novembro, en Manilo, ĉefurbo de Filipinoj malfermiĝis la 10-a Monda Kongreso de Ĉindevenaj Komercistoj, en kiu partoprenis 3000 personoj el 20 landoj kaj regionoj de la tuta mondo. Gloria Macapagal Arroyo, prezidanto de Filipinoj, gvidis la kongreson. Jia Qinglin, prezidanto de Ĉina Tutlanda Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, faris paroladon en la kongreso.