Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bondeziroj de fremdaj vizitantoj al la Kesong-vilaĝo: la mondo benu Tibeton
2009-11-23

de Bianba Ciren

 

 Vilaĝanoj de Kesong

    Belas floroj en korto de Kesong, Changzhu-urbeto de Shannan-distrikto, Tibeto. La urbeto kuŝas ĉe Yalong-rivero. Tie la loĝantoj radias de ĝojo kun rideto sur la vizaĝoj de bonhaviĝintaj tibetanoj.

 

    Kesong estas la unua vilaĝo, kiu faris demokratian reformadon en 1959 en tibeto. En la pasintaj jardekoj ĝi profitis de la demokratia reformo, fariĝis modelo de Tibeto kaj gastigis multe da turistoj el la tuta mondo, samtempe ĝi gravuris la benojn de la vizitantoj en sia koro.

 

Turistoj en Kesong 
    “Tibeto prosperu!” skribis Johano, inĝeniero el Kolombio, en la hiapana lingvo, ĉe la fino li subskribis “Sincera amiko de Tibeto el malproksima lando ---- Kolombio,” por montri sian bonbenon al disvolviĝanta Tibeto.

 

    Oni registris tiaman vivon de lokaj popoloj. Antaŭ demokratia reformado la vilaĝo estis unu el bienoj de nobela familio Suokang Wangqinggele, kie laboris 302 servutuloj de 59 familioj. Tiuj servutuloj ĉiujare devis pagi 18 impostojn kaj fari 14 servutojn por la bienulo Sukang kaj liaj agentoj, samtempe la tiama tibeta registaro kaj Rewuqulin-templo ŝarĝis sur ilin respektive 9 impostojn kaj 10 servutojn, kaj 7 impostojn kaj 3 servutojn, tial ili estis devigite labori en pli 210 tagojn ĉiujare, kaj liveri pli ol 800 kilogramojn da greno, kaj 100 taelojn da tibeta arĝento.

 

Fremdlandaj turistoj vizitas la vilaĝon.  
    Xavier Olry estas redaktoro de iu franca banka revuo, li alte taksas la disvolviĝon kaj kulturan protekton de Tibeto, li skribis, ke en la mondo malmultaj landoj faris tian demokratian reformadon.

 

    Ĝuste la reformado, kion faris malmultaj landoj en la mondo, faris la vilaĝon bone konata eĉ en malproksima loko. Ambaŭflanke de la asfaltita vojo bonorde staras tibetstilaj granitaj domoj, sur kies tegmento flirits lamaismaj flagoj, vidiĝas sun-energiaj aparatoj kaj TV-antenoj. Sur stratoj kuras aŭtomobiloj, minibusoj, traktoroj k.a. rompante kvieton de la vilaĝo. Tio estas la hodiaŭa Kesong. Tie la jara pokapa enspezo atingis 5000 juanoj. De tie eliris pli ol 20 geknaboj, kiuj nun studas en altaj lernejoj.

 

 

Nima Zhouga en sia legom-forcejo 
    Nima Zhuoga estas 36-jara virino, kiu sukcese utiligis scienc-teknikajn sciojn en bonhavigo de la familio. Ŝi diris: “mia familio enspezis 100 000 juanojn en la pasinta jaro. Ni havas ĵipon. Mia edzo laboras por turisma servo kaj mi ŝarĝis sur min la tutan kampolaboron: kluturi hektaron da ĉingke-oj, ajlon kaj legomojn.”

 

    Iu franca ĉinologo kaj fakulo pri internaciaj rilatoj Gao Dawei en la 4-a de aŭgusto skribis: “Por monda harmonio”. Libero kaj feliĉo estas aspirataj de ĉiuj homoj. Antaŭ 50 jaroj, kiam la vilaĝanoj de Kesong bruligis la teran proprietakton, ricevis parcelon kaj brutojn, ili ekhavis veran personan liberecon, tiam realiĝis la simpa valoro de homaj rajtoj.

 

el retejo Xinhua

Redaktoro: Liu Sigong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng