2009-11-23
 |
La malgranda reĝbirdo embarasis la ruĝvostan aglon. |
|
|
La reĝbirdo bekadas la ruĝvostan aglon. |
Antaŭ nelonge Michael Parrish, usona amatora fotisto, kaptis scenon, ke malgranda reĝbirdo staras sur ruĝvosta aglo kaj ĝin bekadas, kaj la ruĝvosta aglo en embaraso kriadas kaj timigite sin ĵetas tien kaj tien.
La ruĝvosta aglo kun malica intenco flugis super la nesto de la reĝbirdo, kiu por memdefendo starigis sin sur la dorso de la aglo kaj bekadis ĝian kapon. En genera sezono malgranda reĝbirdo fariĝas tre batalema, precipe en invadado de karnovoruloj. La mirinda atako de la reĝbirdo kontraŭ la ruĝvosta aglo daŭris kelkajn minutojn, ĝis la lasta forflugis panike.
el China.com.cn
Redaktorino: Chen Ji |