La 22-an de novembro, por pliproduktado de konkuloj en Fiŝejo de Haizhou-golfo oni ŝutis 42.8 tunojn da konkulidoj en la maron, inkluzie de meretriksoj, arkaoj k.s.. Tio multe helpos la fiŝejon por altigi produktkvanton de konkuloj kaj plibonigi la biologian medion de la marfiŝejo.