2009-11-25
Ĉi tiel decidis la studantoj.
Ludoviko Zamenhof estas en la unua loko kaj la reĝo Sigismundo Aǔgusto -- en la dua. Tia estas rezulto de voĉdonado organizita de studenta aǔtonomio de la Historia-Sociscienca Fakultato de la Universitato en Białystok. Inter la kandidatoj aperis inter alie la pastro Popiełuszko, Juliusz Słowacki, Ryszard Kapuściński kaj Stanisław Lem.
Marde okazis la voĉdonado partoprenita de la studantoj de la Universitato. La kreinto de Esperanto gajnis plej multajn voĉojn. Pri la rezulto okupiĝos la konsilantaro de la Historia-Sociscienca Fakultato. La universitatestraro decidos sekve kiu fariĝos la patrono de la Universitato en Białystok.
Tio ne estas ĉio. Marde, la 24-an de novembro, en la kafejo Kopiluwak ĉe la str. Sienkiewicza 9 okazos la debato "Universitato en Białystok je la nomo de ???". Ĝi komenciĝos je la 18-a horo. La eniro estas senpaga por ĉiuj. La debaton partoprenos sciencistoj de la Universitato en Białystok.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |