2009-11-30
Aperis nova versio de la Vikitradukilo http://vikitraduko.saluton.dk/
Tiu ĉi ret-servo faciligas la kreadon de novaj vikipediaj artikoloj aǔ la pligrandigon de jam ekzistantaj per aǔtomata tradukado de tekstoj el alilingvaj vikipedioj. Tiu ĉi rimedo uzas la aǔtomatajn tradukilojn al Esperanto de Apertium (nuntempe el la kataluna, la hispana kaj la angla) kaj samtempe traktas la specifajn vikipediajn kodojn (grasajn kaj kursivajn literojn, ligilojn, kategorioj ktp).
La Vikitradukilo permesas pli rapidan kreadon de tekstoj en la Esperanta Vikipedio, kvankam, kompreneble, la tekstoj el aǔtomata tradukado postulas lingvan korektadon kaj eventuale ankaǔ adaptadon al internacia publiko.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |