2009-12-01
Estimataj kongresanoj,
Okaze de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto, nome de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) mi kore gratulas vian nacian kongreson.
La kongresa temo 'Altigi instruadon kaj aplikadon en Esperanto por konstrui harmonian mondon', kiun vi traktos en la kongreso estas vere kerna parto de nuna Esperanto-movado en la mondo.
Precipe, por azianoj, kiel instrui Esperanton, kiamaniere altigi lingvo-kapablon kaj kiel praktiki Esperanton estas ja frontataj solvendaj taskoj.Tra via arda diskuto, mi ne dubas, ke vi, ĉinaj esperantistoj naskos brilajn fruktojn por nia estonta movado.
Jen profitante vian kongreson, mi apelacias, ke vi, ĉinaj samideanoj bv., partoprenu en la 6-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 19-a ĝis la 23-a de junio, 2010 en Ulanbatoro,Mongolio. Mi antaŭvidas, ke la kongreso povos esti bona ŝanco por dividi ian samideanecon de aziaj esperantistoj. Kvankam mi ne povas esti inter vi en via nacia kongreso, tamen mi kore deziras vian sukcesan kaj rikoltplenan kongreson.
Esperante brilan kaj sukcesplenan kongreson, mi kore salutas.
Sincere via,
LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
|