Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kiom ni povas lerni de Zamenhof hodiaŭ? Neniom, iom, ĉiom.
2009-12-03

de Renato Corsetti

 

    Neniom!

 

    Tio, en pli aŭ malpli milda formo, estis la respondo de homoj, kiuj sekvis la marksisman interpreton de la historio dum la tuta ekzisto-periodo de Esperanto. Ernest Drezen tute klare diras pri la kerna parto de la pensaro de Zamenhof, hilelismo aŭ homaranismo, ke laŭ marksisma vidpunkto homaranismo "kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj socifortoj", kaj en alia loko, ke "Por Zamenhof la kaŭzoj de mondmilito restis ne komprenitaj. Li ankaŭ ĉe la fino de sia vivo kapablis pensi nur pri lingvo neŭtrala kaj religio neŭtrala."

 

    Estas malfacile malpravigi Drezen, se oni legas la "Leteron al la diplomatoj". Efektive Zamenhof certe ne estis marksisto. Laŭ mia kompreno tamen li estis bonkora socialisto, sed eĉ ne sciis, ke li estas tia. Liaj ĉefaj interesoj estis la rilatoj inter hom-grupoj, ne inter hom-tavoloj. Li estis ido de sia tempo kaj de sia naskiĝloko, ĉar li ĉie vidis etnojn batalantajn kontraŭ aliaj etnoj ne pro praktikaj motivoj, pro mono, potenco, regado, sed pro malsameco de lingvo kaj malsameco de religio. Li mem, kiel judo naskiĝinta en malbonŝanca parto de Eŭropo, en kiu furiozis intergenta batalado, interalie instigata por maski la ekonomiajn interesojn kaj la verajn celojn de la regantaj klasoj, vidis nur tion kaj kredis, ke la kaŭzoj de tio estas lingvo kaj religio.

 

    Tial li kreis Esperanton, ĉar laŭ lia penso, kiam la homoj interkompreniĝos per la sama lingvo kaj havos la saman religion, paco venos aŭtomate, aŭ almenaŭ multe pli facile.

 

    Mi kredas, ke por la legantoj de ĉi tiu revuo mi ne devas pravigi per multaj citaĵoj ĉi tiujn pensojn de Zamenhof. Sufiĉu nur unu el la Deklaracio pri Homaranismo: Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj...

 

    Ne nur Drezen kaj la komunistoj pensis tiel, ankaŭ ĉiuj kapitalistoj kaj ĉiuj subtenantoj de la merkata ordo, pensas tiel, kaj ĉiutage riproĉas al ni: "Forgesu pri viaj utopioj. Atentu pri la konkretaj aferoj. La angla jam gajnis. Aliĝu al ĝi kaj forgesu pri genta, neŭtrala interkompreniĝo. Aliĝu al la fortuloj kaj al la sukcesuloj!" Tiuj homoj ne volas ion de Zamenhof.

 

    Ĉu, tamen, eble Zamenhof komplete malpravis? Ne tute, laŭ mi, kaj pro tio ni povas ankoraŭ lerni de li plurajn aferojn.

 

    Iom!

 

    Nacia aparteno kaj lingva aparteno estas ankoraŭ potencaj faktoroj en ĉi tiu nia mondo de la komenco de la 3-a jarmilo. Ĉu la ĉefaj militoj nuntempe okazantaj en la mondo ne estas pravigataj per religio? Ĉu oni ne daŭre ludas per islamo kaj per kristanismo klopodante krei militon inter religioj por kaŝi la verajn luktojn pri potenco, influo kaj petrolo?

 

    Ĉu abomenindaj individuoj en eŭropaj kaj usonaj kompanioj ne ludas per etna aparteno por kaŭzi militojn en Afriko kaj en la fino trompi la anojn de ĉiuj etnoj kaj forrabi la krudajn materialojn, kiuj abundas en tiuj landoj? Ĉu aliaj abomenindaj individuoj ne kaŭzis la intercivitanajn militojn en la eksa Jugoslavujo por forigi socialismon de plia regiono kaj krei propran pli facile regeblan sud-orienteŭropan teritorion? Ne diru, ke mi rakontas fabelojn, kaj ke via televida stacio ne konsentas kun mi. Bonvolu legi la plej aŭtoritatajn gazetojn de la mondo aŭ revuojn de politikaj analizoj.

 

    De Zamenhof ni povas lerni esti malneŭtralaj pri tiaj aferoj. Memoru pri lia fest-parolado dum la dua kongreso en 1906. "Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia Kongreso vi atendas de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian paroladon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko." Kaj memoriginte pri la amas-buĉadoj en Okcidenta Rusujo kaj Kaŭkazo li parolas pri tiu "aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj." Ĉu vi ne vidas hodiaŭajn paralelaĵojn? Ĉu vi pensas, ke pri similaj hodiaŭaj okazaĵoj la prezidanto de UEA rajtus paroli same?

 

    Mi mem fieras lerni de Zamenhof kaj laŭeble apliki lian sintenon al la nuntempaj okazaĵoj internaciaj. Neniam en sia posta historio la Esperanto-movado aŭ UEA atingis tian altan moralan partoprenon en gentaj tragedioj.

 

    Pli ĝenerale ni diru, ke ankoraŭ nun lingvo kaj religio (aŭ ĝia nuna ekvivalento) estas potencaj faktoroj de internacia politiko, armiloj en la manoj de la regantaj klasoj kaj landoj. Nuntempe kun la struktura regado de difinitaj landoj kaj klasoj kuniras la lingvo de la plej potenca lando kaj la religio pri la merkato kiel solvo de ĉio. Tiuj, kiuj ne akceptas tiun lingvon kaj tiun religion, estas deklarataj malamikoj de la socio. Tiu estas unu el la kialoj de la malfacilo antaŭenpuŝi Esperanton. Zamenhof pri tio pravis: lingvo kaj religio estas faktoroj gravaj kontraŭ kiuj Esperanto batalas.

 

    Ĉiom!

 

    Mi kredas, ke oni devas respondi tiel, se oni konsideras Zamenhof-on kiel homon kaj kiel esperantiston. Liaj homaj kvalitoj estas konataj al ĉiuj legantoj: mildeco, hom-amo, helpemo, humileco. Lia intuicio pri lingvaj aferoj, lia instinkta kompreno, kiel lingvoj funkcias en la kapo de normalaj homoj, estas ankoraŭ nun gvidaj linioj por tiuj, kiuj volas kompreni Esperanton kaj ĝian sukceson. Neniu lingvisto, kiom ajn fama, sukcesis krei kaj vivigi lingvon vivopovan. Neniu alia gvidanto de la Esperanto-movado sukcesis samtempe gvidi kaj havi la entuziasman subtenon, kiun li ricevis. La Ido-skismo nur refortigis la "simplajn" esperantistojn, kiuj ariĝis ĉirkaŭ li. Eble lia atento al ĉiuj esperantistoj, eĉ al la plej simplaj kaj malproksimaj, estis unu el la trajtoj de lia gvidmaniero. Memoru pri tio, ke li rakontis en la inaŭgura parolado en la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo pri la "malriĉa instruistino [kiu] longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto". Evidente li havis kontakton kun ĉiuj malriĉaj instruistinoj en la movado, kiuj ne timis informi lin pri siaj problemoj. Ĉu la tuta mondo ne estas plena je la poŝtkartoj de Zamenhof? Kopio de unu el ili eĉ pendas en mia kuirejo, kaj oni deĉifras la vortojn: "12/V/1912 La junajn geedzojn kore gratulas L. L. Zamenhof". Tio signifas, ke inter tradukado de Hamleto kaj de la Biblio li prenis tempon por respondi al informo pri geedziĝo, kiel li respondis al ĉiuj petoj, kiuj venis al li. Li ne konsideris sin tro grava por tio kaj eble pro tio li estis granda.

 

    Ni ĉiuj devus lerni ĉiom el la homaj kaj esperantistaj ecoj de Zamenhof.

 

   *) La cititaj frazoj venas el la verkoj: E. Drezen, Zamenhof, bioideologia studo (1929), Deklaracio de Homaranismo de Zamenhof (1913), L. L. Zamenhof, Kongresaj paroladoj, Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, (1995).

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng