Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉu Zamenhof estis ĉino? -- Omaĝe al lia 150-a datreveno
2009-12-04

Renato Corsetti

 

    Oni multe diskutas pri tio, kio estis Zamenhof. Litovoj asertas, ke li estis litovo. Fakte li eldiris la faman frazon "...mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povos forgesi..." Parte litovoj pravas. Rusoj asertas, ke li estis ruso. Lia kultur-lingvo certe estis la rusa, kaj li eĉ verkis poemojn en ĝi. Ankaŭ rusoj parte pravas. Poloj eĉ fiere epitetas sian landon per "la naskiĝlando de Esperanto", kaj nediskuteble nun Bjalistoko estas en Pollando. Ankaŭ poloj parte pravas. Pravas tamen ankaŭ Zamenhof mem, kiu difinis sin kiel homarano devena de la hebrea gento.

 

    Do, li havis tre malsimplan gentan personecon kaj apartenis samtempe al pluraj gentaj kulturoj. Neniu, tamen, iam ajn asertis ke li estis ĉino. Mi nun asertas tion, kaj mi klarigos kial. Se oni kredus je la budaismaj konceptoj pri renaskiĝo, oni povus supozi, ke li vivis en Ĉinujo en antaŭa vivo. Sed pruvi tiujn konceptojn estas pli malfacile ol pruvi ke Zamenhof estis ĉino.

 

    Unue li sukcesis konstrui lingvon, kiu tre multe sekvas la sistemon de la ĉina lingvo.Tiom multe ke Claude Piron eĉ asertis: La Esperantaj afiksoj estas efektive plenaj vortoj. Ĉi-rilate Esperanto estas pli izola ol la ĉina. Multaj ĉinaj afiksoj havas alian sencon, kiam ili estas uzataj sole. Ekzemple la ĉina sufikso -jia signifas "fakulo"-n en kunmetitaj vortoj:

 

 shēngwùxué  biologio  shēngwùxuéjiā  biologiisto
kèxué    scienco   kèxuéjiā  sciencisto
 zhèngzhì   politiko  zhèngzhìjiā  politikisto

 

 

  

 

    Sed jiā signifas "familio, hejmo", kiam ĝi estas uzata sole. Pluraj ĉinaj sufiksoj tute ne povas esti uzataj sendepende. Ekzemple la silabo nü indikas homan inon, sed postulas esti kompletigata por esti uzata sendepende kiel vorto." [mia traduko el la anglalingva Espernato-dokumento -- Esperanto: european or asiatic language?

 

    Kiel povas esti, ke Zamenhof sukcesis inventi ion pli ĉinan ol la ĉina (strukture ne vorttrezore)? Tio estas ebla simple ĉar Zamenhof estas unu el tiuj maloftaj homoj, kiuj povas transpaŝi la limojn de la loko kaj de la epoko, en kiu ili naskiĝios.

 

    Atentu pri tio, kion li skribis: "Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn... Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alikonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), -- li eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."

 

    Do, li ne volis konstrui lingvon eŭropan, kiel postaj generacioj de esperantistoj ĝis nun ankoraŭ ripetadas. Li volis konstrui lingvon maleŭropan, kaj li efektive sukcesis. Tio ankoraŭ ne pruvas, ke li estis ĉino, sed ni jam alprokismiĝas al tio.

 

    La dua afero, kiu similigas lin al ĉinoj, estis lia diligenteco. Li sidiĝis je sia skribotablo nokton post nokto kaj tradukis libregojn, kiujn normala nuntempa homo eĉ ne sukcesus simple tajpi.

 

    Li ne estis diligenta nur pri tradukado sed ankaŭ pri sia korespondado kun ĉiuj simplaj esperantistoj tra la mondo. Ne estis iu tiom malgrava, ke li ne meritis ricevi respondon de Zamenhof. Liaj poŝtkartoj tiamaj estas kiel la nunaj retaj mesaĝoj aŭ leteretoj. Li eĉ rakontis en la inaŭgura parolado en la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo pri "malriĉa instruistino [kiu ] longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto". Kaj en tiu kaj en pluraj aliaj tute solenaj paroladoj li memorigis pri la meritoj de pluraj simplaj esperantistoj, kiuj laboris silente en sia loĝ-loko. Evidente li havis kontakton kun ĉiuj tiuj homoj en la movado, kaj tiuj ne timis informi lin pri siaj problemoj. Al ĉiu li respondis kiel bona patro.

 

    Restas nun la demando: kion ni povas lerni de la ĉino Zamenhof?

 

    Ni povas lerni ankoraŭ multon:

 

    -- teni la lingvon simpla, regula kaj strukture neeŭropa. Ne nur eŭropanoj devas lerni tion sed ankaŭ azianoj. Pluraj azianoj emas imiti tion, kion faras eŭropaj esperantistoj, pro iu sento, ke Esperanto estas eŭropa afero. Tio estas simple erara koncepto. Esperanto estas lingvo por la tuta mondo kaj ĝi apartenas same al ĉinoj kiel al germanoj, same al koreoj kiel al italoj. Bedaŭrinde tre malofte mi aŭdas voĉojn de azianoj, kiuj provas forigi nelogikajn eŭropajn esprimojn el Esperanto.

 

    -- havi ekvilibran sintenon rilate al gentoj kaj religioj. En periodo, kiam multaj provokantoj provas kredigi al la popoloj de la mondo, ke ekzistas militoj pro religio, kie fakte temas pri militoj por potenco de unuopaj landoj aŭ eĉ nur unuopaj hom-tavoloj en kelkaj landoj, en ĉi tiu periodo, do, gravas resti atenta pri la misuzado de genta aŭ religia aparteno. Pri tiuj fenomenoj Zamenhof estis tre sentema.

 

    -- labori diligente por Esperanto, kiel li laboris. Se ĉiu el ni farus la dekonon de tio, kion li faris, la tuta movado farus antaŭensalton konsiderindan. Kompare kun li, ni estas iomete mallaboremaj.

 

    -- Ami la esperantistojn kaj kompreni, ke ni ĉiuj estas egalvaloraj kaj utilaj. Certe fama poem-verkisto estu fama kaj verku siajn poemojn, sed sen popolo, kiu legas tiujn poemojn, li estus nek granda nek konata. Certe fama gvidanto de la movado gvidu kaj faru siajn inaŭgurajn paroladojn, sed sen simplaj kongresanoj ne estus iu, al kiu oni festparolu. Kion diri pri la sciencisto, kiu sidas sur monto da akademiaj titoloj por imponi? Zamenhof neniam uzis tiajn rimedojn por gvidi esperantistojn. Li gvidis per amo kaj per ekzemploj.

 

    Vere ĉi-jare estas la 150-a datreveno de homeca homo, de patro kies filoj ĉiuj ŝatus esti. Preter la ŝanĝiĝantaj mondaj situacioj li ankoraŭ longe gvidos nin en nia batalo por pli bona mondo.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng