Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Subforumo de PEA de akademia front-forumo
2009-12-04

de ZHENG BOCHENG

 

    La 22-an de novembro okazis en la Pekina Instruista Universitato subforumo de PEA de akademia front-forumo. Ĉirkaǔ 30 homoj ĝin ĉeestis, inkluzive de membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA), Liu Defu, esperantisto el Liaoning-provinco laboranta en Pekino, emeritaj geedzoj Xu Zhenli kaj Liang Qiongying lernantaj en la Esperanto-kurso, gvidata de profesoro Li Weilun, kaj Ye Xiangyang, kiu iomete konas Esperanton kaj laboras en la Eldonejo de Fremdlingva Instruado kaj Esploro.

 

    Temas pri "Esperanto en la pasintaj 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio". Profesoro Liu Haitao el la Ĉina Komunika Universitato prelegis pri "kaǔzo kaj analizo pri relativa sukceso de Esperanto -- komento kaj konigo pri la plej nova studo de d-ro Detlev Blanke". La prelego resumas sep lingvajn elementojn kaj 11 nelingvajn elementojn por la relativa sukceso de Esperanto. Wang Shanshan, raportistino de la Esperanto-sekcio de la Ĉina Radio Internacia, faris prelegon pri la 45-jara vojo de la Esperanto-sekcio de la Ĉina Radio Internacia. Yu Jianchao, profesorino-redaktorino de la Esperanto-sekcio de la Ĉina Radio Internacia kaj instruistino de la Esperanto-kurso en la Ĉina Komunika Universitato, prelegis pri la historio de la Esperanta instruado en la Ĉina Komunika Universitato. Xiao Huoli, eduka konsultiĝanto de la Pekina Lernejo "Oazo", prelegis pri la eduka valoro de Esperanto. Li pritraktis la prononcadon, strukturon, gramatikon kaj ideon de Esperanto kaj iliaj rilatoj kun edukado de moralo, intelekto kaj belartoj.

 

    La disertaĵo "Fremdlingva lernado helpe de Esperanta etimologio" farita de Zheng Bocheng, esploristo de la Ĉina Centro de Sana Eduko, analizas, ke Esperantaj vortoj venas ĉefe el la hind-eǔropa lingvosistemo, precipe el la latinidaj lingvoj, kaj argumentas, ke lernado de Esperanto utilas al fremdlingva lernado.

 

    La subforumo de PEA de la akademia front-forumo de Pekino okazis naǔ fojojn de 2001 ĝis 2009. Ĉiufoje la temo varias. Oni diskutas pri Esperanto-movado, teorio kaj fruktoj en Esperantujo, kaj la subforumo ne nur altiras esperantistojn, sed ankaǔ interesas neesperantistojn pri lernado de nia kara lingvo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng