2009-12-04 Testo kaj fotoj de WANG LIHUA
Antaŭtagmeze de la 3-a de decembro inaŭguriĝis en la Nankina Universitato la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto kun la temo “Altigu nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de harmonia mondo”. La malferman ceremonion prezidis Yu Tao, ĝenerala sekretario de ĈEL. Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, ĉeetis la inaŭguron kaj faris gravan paroladon. Ĝin ĉeestis ankaǔ s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Framdlingva Eldon-Distribua Administracio kaj vicprezidanto de ĈEL, li diris en sia saluta parolo al la kongreso: “Septembre de 2005, la Ĉina E-Ligo renovigis sian estraron, s-ro Chen Haosu estis elektita kiel ĝia prezidanto. En la lastaj 4 jaroj, dank’ al lia gvidado kaj subteno de la Ĉina Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio, la ĉina E-movado iris en novan etapon, E-agadoj aktivis, internacia komunikado fortiĝis tagon post tago, la rilatoj inter ĉinaj kaj alilandaj samideanoj pli kaj pli intimiĝis, ĉio ĉi tio plenplene montris la pozitivan rolon de Esperanto en kultura interŝanĝo kaj socia harmonio, tio bone akordiĝis kun la nova celo iniciatita de la ĉina registaro konstrui la harmonian socion socialisman kaj la bonstatan socion.
“Nia E-afero devas havi grandan longtempan lukto-celon kaj postulas de ni laboremon kaj diligentecon. Ĉi-foje, ni prenas “Altigu nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de harmonia mondo” kiel la kongresan temon kun espero, ke niaj samideanoj, surbaze de reala E-laboro, disvastigos Esperanton, akcelos nian kunlaboron, faros kredadon kaj trovos novan vojon praktikan kaj taǔgan por progresigi la ĉinan E-movadon kun ĉinaj trajtoj.”
La inaŭguron ĉeestis ankaŭ proksimume 300 personoj, respondeculoj de la loka registaro, kiuj alte taksas kaj energie subtenas la kongreson.
Dum la 3-taga kongreso pli ol 300 kongresanoj el diversaj lokoj de Ĉinio, inkl. de Taiwan-provinco, Francio, Mongolio kaj kaj diskutos pri la kongresa temo, pri la laborraporto de ĈEL kaj pri starigo de komisiono de E-instruado. Intertempe oni elektos la novan estraron de ĈEL kaj revizios la statuton de ĈEL. Dum la kongreso funkcios ankaŭ kunsidoj E-instrua, medicina, komerca kaj tiu de prezidantoj kaj ĝeneralaj sekretarioj de lokaj E-asocioj, seminarioj pri azia kongreso kaj pri “Granda Vortaro Ĉina-Esperanta ”, al la kongreso ne mankas E-kurso tra videofrenkvenco sur interreto...
Esperanto, kreita de L. L. Zamenhof, okul-kuracisto de Pollando, en 1887 surbaze de latinaj lingvoj, estas artefarita lingvo internacia cele faciligi al la homaro egale kaj senbare interkomuniki. En 1985 UNESKO de UN faris decidon kun espero, ke diversaj membrolandoj kaj internaciaj organizoj fortigos E-instruadon kaj E-praktikadon en internaciaj aferoj.
Ĉinio 2-foje gastigis UK sinsekve en 1986 kaj 2004 kaj 7-foje okazigis sian tutlandan kongreson de Esperanto.
La 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto, organizita de la Ĉina E-Ligo kaj gastigita de la Jiangsu-a E-Asocio, daŭros 3 tagojn.
|