Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Chen Haosu, prezidanto de ĈEL, en la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2009-12-04

    Saluton, estimataj samideanoj de la tuta lando!

 

    Mi ege ĝojas renkontiĝi kun vi ĉiuj en la Nankina Universitato. En la nomo de la 7-a konsilantaro de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), mi bonvenigas vin ĉiujn al la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj kore dankas vin ĉiujn pro viaj kontribuoj al plurjara diskonigo de la idealo de Esperanto kaj al disvolvo de E-movado, kaj pro via energia subteno al ĈEL! Mi deziras, ke vi ĉiuj riĉe rikoltu dum la 3-taga kongreso, diskonigante Esperanton, elverŝante koron kaj interŝanĝante opiniojn. Ĉi tie mi esprimas altan respekton al la Nankina Universitato, al rilataj instrukcioj kaj personoj de la urbo Nankino de Jiangsu-provinco pro iliaj gastigado kaj subteno al la kongreso!

 

    La ĉina E-movado kun la historio de 100 jaroj progresas kaj grandiĝas sub la gvido kaj zorgo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ludas pozitivan rolon en diversaj historiaj periodoj de la ĉina revolucio por liberigo de la ĉina nacio, progreso de la socio kaj konstruado de la lando, precipe prosperiĝo kaj disvolviĝo de la kulturaj aferoj. En septembro de 2005 mi havis honoron esti elektita kiel prezidanto de ĈEL. Post tio mi 3-foje partoprenis en la Ĉina Kongreso de Esperanto, atestis kune kun vi disvolvan procedon de la E-movado en Ĉinio dum la lastaj 4 jaroj, precipe tion, ke Esperanto, kiel lingva kulturo kun origino de Eŭropo, enradikiĝis en Ĉinio, grandiĝis kiel granda arbo memstara, kaj klopodas por harmonio kaj progreso de la socio kaj por varieco de la ĉina kulturo.

 

    En julio de la kuranta jaro mi kune kun s-ro Guo Xiaoyong kaj la delegacio de ĈEL ĉeestis la 94-an UK-on okazintan en Bjalistoko, Pollando.

 

    Tio estis mia unua UK okazinta eksterlande post ĉeesto al 2 UK-oj gastigitaj de Ĉinio. Bjalistoko estas hejmlando de Zamenhof. Memore al la 150-a datreveno de lia naskiĝo, oni tie okazigis la ĉi-jaran UK-on. Dum tiu ĉi UK ĉinaj esperantistoj ĝuis afablecon kaj amikecon de diverslandaj samideanoj. Ili persistas en la idealo pri solidareco kaj progreso de la popoloj, por kiu Zamenhof kreis Esperanton, kaj alvokas lukti por mondpaco. Oni ĝuis ankaŭ aplaŭdon kaj respekton de la internacia Esperantujo al la ĉina E-movado pro profunda kaj vasta influo farita de ĉinaj esperantistoj en la laboro por nia lingvo. Ni solene ofertis valoran donacon al la kongreso, inkl. de la E-versio de la klasika romano “Pilgrimo al la Okcidento”, la ĉinlingva versio de la pollanda literaturaĵo “La Faraono” kaj mia ĉinlingva kaj Esperanta poemaro “La Espera Vojo”. Fruktoj de ĉinaj esperantistoj brilis en la bjalistoka kongreso, estis vaste ŝatataj de multaj amikoj kaj nin kontentigis per rikolto de ĝojo.

 

    Ankaŭ mi rikoltis el la kongreso. Mi opiniis, ke ni, ĉinaj esperantistoj, devas energie labori, doni pli grandan influon en la tuta Esperantujo, ekz., grandigi nian esperantistaron, akceli interŝanĝon de la ĉina kulturo kaj Esperanto, eldoni pli da E-dokumentoj kaj fari pli da E-agadoj kun kulturaj koloroj por allogi atenton de pli multaj ĉinoj kaj alilandanoj. Mi esperas, ke vi ĉiuj interŝanĝos opiniojn kun laborantoj de ĈEL pri la de mi supre prezentitaj provaj ideoj, kaj kune klopodos por krei novan figuron de la ĉina E-movado.

 

    Edukado estas pioniro de ekonomia disvolviĝo kaj kultura prosperiĝo. Kiel bazo de ekonomia, kultura kaj socia progreso, la edukaj aferoj estas pli kaj pli atentataj. Ankaŭ E-edukado devas esti atentata en disvastigo de tiu ĉi lingvo, kaj altigi la nivelon de E-instruado kaj tiun de E-praktikado estas urĝe solvota problemo de Esperantujo, ĉar tio servos kiel garantio por daŭrigebla disvolviĝo de E-aferoj. Inter vi, hodiaŭaj kongresanoj ĉi tie, nemalmultaj funkcias por edukaj aferoj, via laboro ludas gravan rolon en sana progreso de Esperanto. Mi kore esperas, ke vi prezentos viajn opiniojn pri edukado kaj instruado de Esperanto, helpos al ni formi novan penson por bela perspektivo de Esperanto en la estonteco.

 

    La 17-a kongreso de la kompartio elmetis la strategion de granda prospero kaj granda disvolvo de la kulturo. Ni devas profunde esplori kaj pripensi, kiel Esperanto trovos sian pozicion en tiu ĉi grandioza afero, faros pli grandan kontribuon al konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj, precipe ludos pozitivan rolon en interkomunikado de Ĉinio kaj la mondo, sub la premiso de reformado kaj pordomalfermo, kaj kiel realigi la supre menciitaj gravaj taskoj. Mi kredas, ke nia kongreso multe fruktos. Alvenos la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, kreinto de Esperanto. Ni, entuziasmaj esperantistoj, ludos pli fortan rolon por realigi la de li deziratan belan kaj pacan idealon de la homaro, kaj skribos pli brilan paĝon en la historio de la internacia Esperantujo.

 

    Ĉi tie, en la nomo de la 7-a konsilantaro de ĈEL, mi deziras plenplenan sukceson al la kongreso!

 

    Kaj mi dankas al samideanoj de la Jiangsu-a E-Asocio, gastiganto de la kongreso, kaj ankaŭ al ĉiuj laborantoj por la kongreso!

 

Chen Haosu, prezidanto de ĈEL

La 3-an de decembro, 2009

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng