2009-12-05 Teksto de LIU CAISHENG
Fotoj de HOU ZHIPING
Vespere de la 3-a de decembro, antaǔvespere de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto, okazis kunveno de veteranaj esperantistoj en la Nankina Universitato. La kunvenon ĉeestis kongresanoj el Pekino, Jiangsu, Guangdong, Heilongjian, Gansu, Zhejiang, Shandong, Tianjin kaj aliaj provincoj kaj urboj, entute 21 samideanoj, kiuj plejparte estas grizharaj kaj altprestiĝaj.
Prezidanto de la controla komitato de ĈEL, s-ino Tan Xiuzhu prezidis la kunvenon.
La ĉeestantoj estis ege ĝojaj renkontiĝi en la antikva urbo, nome la 9-dinastia ĉefurbo Nankino post du jaroj de la 7-a Tutlanda Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Kantono. En la kunveno oni varme diskutis kiel disvolvi sian energion por E-movado en la postemeritiĝaj jaroj. En la diskuto oni unuanime venis al la sama opinio, ke oni devas plue aktivi en E-movado, kaj doni grandan atenton al kulturado de junaj esperantistoj. El la paroloj de la viglaj ĉeestantoj du voĉoj profunde impresis la ĉeestanojn: S-ro Li Weilun, 73-jara esperantisto, diris: “Por esperantistoj ne estas emeritiĝo. Nun mi estas 73-jara, laǔ aĝo mi, kompreneble, estas maljuna, laǔ sanstato mi estas juna, sed laǔ la koro mi estas infano.” Lia parolo vekis varman aplaǔdon de la ĉeestantoj. Liaj vortoj esprimis la ardan sindonecon de viglaj esperantistoj al E-movado kaj montris ilian lojalecon al la nobla idealo de Zamenhof. Altprestiĝa, pli-ol-70-jara s-ro Wang Chongfang konigis sian laboron en kompilado de la granda vortaro Ĉina-Esperanta kaj sian planon pri kompilo de nova, tre dika vortaro Ĉina-Esperanta.
La ĉeestantoj montris grandan ĝojon en kulturado de junaj daǔrigantoj de nia E-movado. Kantonaj esperantistoj konigis sperton de la fruktodona laboro en disvastigo de nia lingvo kaj ĉiutaga laboro de la loka E-asocio.
Oni kun granda intereso aǔskultis paroladon de budhisto-esperantisto majstro Miaohui. En la kunveno li konigis kiel li gvidis E-kurson en monaĥejo kaj tie disvastigis nian lingvon.
La kunveno proponis, ke la simila kunveno okazufoje en ĉiu venonta tutlanda kongreso de Esperanto, kaj deziris, ke tio estu regulo nemankigebla por la kongreso cele pluan prosperon de la ĉina E-movado.
La kunveno montris grandan respekton al grandaĝa, prezidanto de la Ĉina Esperantist-Fervojista Asocio kaj prezidanto de la E-Asocio de Interna Mongolio, tre fama veterana esperantisto s-ro Li Sen, kiu dediĉis grandan atenton al diskonigo de nia lingvo kaj rikoltis grandajn sukcesojn en nia Movado. Ĉiuj ĉeestantoj de la kunveno kore deziras al li sanon, feliĉon kaj longan vivon, kaj montris elkoran dankon pro lia plena zorgo pri la kunveno.
La kunvenon ĉeestis ankaǔ franca samideano.
Kaj la kunveno daǔris ĝis profunda nokto.
|