Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Solene Fermiĝis la Oka Ĉina Kongreso de Esperanto en Nankino
2009-12-05

Teksto de CHEN JI

Fotoj de WANG LIHUA

 

    La 5-an de decembro solene fermiĝis en la Nankina Universitato la Oka Ĉina Kongreso de Esperanto, en kiu Chen Haosu elektiĝis kiel nova prezidanto de la konstanta komitato de ĈEL. 66-jara Chen Haosu estas ankaǔ prezidanto de la Ĉina Popola Amikeca Asocio kun Fremdaj Landoj, en 2005 li elektiĝis kiel prezidanto de la 7-a sesio de ĈEL, ĉi-foje estas lia dua prezidanta periodo.

 

    La kongreso ankaŭ aprobis la novajn nomlistojn de komitatanoj, konstanta komitatanoj, kontrola komisiono de nova sesio de ĈEL.

 

    La Ĉina Esperanta Kongreso okazas ĉiun du jarojn, kaj elektas sian novan gvidantaron je ĉiu 4 jaroj. La ĉi-jara estas la elekta kongreso, pli ol 240 e-istoj el 27 provincoj partoprenis en la kongreso. Usona, franca, irana kaj japana e-istoj laborantaj en Ĉinio partoprenis en la kongreso, kelkaj el ili gajnis premion de ĈEL pro sia E-instruado en Ĉinio. Japana e-isto Ago venis al la kongreso kaj propagandis la 6-an Azian Kongreson de Esperanto okazontan venontjare en Ulanbatoro, Mongolio.

 

    En la tritaga kongreso la partoprenantoj diskutis la raporton de ĈEL. Oni proponis, ke oni intensigu laboron de E-propagando kaj E-instruadon, tio konvenas al la kongresa temo “Altigu nivelon de instruado kaj aplikado de Esperanto por servi al konstruado de harmonia mondo”. Lastjare, evidentiĝas manko de E-instruistoj kaj E-lernolibro en Ĉinio, pro tio la kongreso decidis diskuti la problemon por trovi rimedon ilin solvi. En la diskuto pri E-instruado, oni projektis organizi Ĉinan E-istan Komisionon por reguligi instruadon de Esperanto, normaligi E-lernilojn kaj konfirmi la kvalifikecon de E-instruistoj. Ŝajne tio estas aplikebla por antaǔenpuŝi E-instrado en Ĉinio. La kongreso estas enhavoriĉa, dum la kongreso okazis ankaǔ diskutoj de fakaj asocioj nome Fervojista Asocio, E-ista Instruista Asocio, e-ista Komercista Asocio k.s. Ili diskutis diversajn fakajn problemojn por trovi ŝlosilojn. En la diskutoj la partprenantoj ĝuas la ĝojon de aplikado de nia lingvo en la granda harmonia Esperantujo. Por danki la LKK, Li Sen, prezidanto de Fervojist-Esperanta Asocio donacas en ferma cereomonio

 

    La kongreso finiĝis en la himno “La Espero”. La venonta ĉina kongreso de Esperanto okazos en 2011.

 

 

 

 

 

 

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng