Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
FEL prezentas elektronikajn librojn
2009-12-07

 

    Elektronika libro aǔ mallonge e-libro estas libro, kiun eblas legi per elektronika aparato, principe per kiu ajn komputilo, sed ankaǔ per specialaj legiloj kreitaj por e-libroj.

 

    E-libroj havas plurajn avantaĝojn. Unu el la ĉefaj estas, ke vi ne pagas afrankon, kiam vi mendas ilin. E-libroj ja estas senditaj al vi rete. Krome la prezo de e-libro estas konsiderinde malpli (mezume 40 %) ol tiu de presita libro.

 

    Dua avantaĝo estas, ke eblas tre facile fari serĉon en elektronika libro. Ĉu vi volas retrovi la ĉapitron en kiu aperas la vorto "mevoj"? Tajpu ĝin, kaj tuj la koncerna paĝo montriĝos. Iuj uzantoj parolos al vi pri aliaj avantaĝoj: se vi ŝatas legi en la lito, malgranda e-legilo estas multe pli komforta ol dika libro, kiu emas ĉiam denove fermiĝi de si mem, aǔ el kiu elfalas la paĝosigno.

 

    Iom post iom Flandra Esperanto-Ligo eldonos ĉiujn siajn verkojn ne nur en la klasika papera versio, sed ankaǔ kiel e-libron. Jam pli ol 40 titoloj estas haveblaj en PDF-formo kaj pluraj en aliaj formoj kiel ePub aǔ en formo por Mobipocket-legiloj.

 

    Jen kelkaj ekzemploj:

 

    - Ĉu rakonti novele? La unua krimnovelaro de Johán Valano (= Claude Piron): 6,36 eǔro (ePub, Mobipocket)

 

    - Kvazaǔ ĉio dependus de mi: la nova sukcesromano de Trevor Steele: 11,50 eǔro (ePub, Mobipocket, PDF)

 

    - Morto de artisto: la posteulo de la alia sukcesromano de Anna Löwenstein: 12,00 eǔro (ePub, Mobipocket, PDF)

 

    - Humuro laǔ la skota maniero: centoj da ŝercoj arigitaj de Andrzej Pettyn, la eksredaktoro de Pola Radio: 4,80 eǔro (ePub, Mobipocket, PDF)

 

    - Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj, la kompleta verkaro de Lidia Zamenhof: 14,39 eǔro (PDF)

 

    Tre regule aldoniĝos novaj titoloj al la listo. La ĝisdatan liston vi trovas en www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=e-libro

 

    Se vi ne certas, ĉu via komputilo aǔ via librolegilo bone prezentos verkojn en Esperanto, vi povas senpage preni unu el la jenaj testlibroj:

 

    en PDF: www.esperanto.be/fel/but/testlibro.pdf

 

    en ePub: www.esperanto.be/fel/but/testlibro.epub

 

    por Mobipocket: www.esperanto.be/fel/but/testlibro.prc

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng