2009-12-07
La 6-an de decembro Yve De Boer, plenuma sekretario de la Frama Konvencio de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj, diris en Kopenhago, ke la Konferenco de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj devas esti la turnopunkto por savi la klimatan estontecon.
Tiutage Yve De Boer diris en gazetara konferenco, ke en la venontaj du semajnoj diverslandaj delegacioj devas prezenti fortajn kaj longtempajn rimedojn kontraŭ la klimataj ŝanĝiĝoj: unue tuj helpu al evoluantaj landoj preni rapidajn kaj efikajn rimedojn en la konstruado de tekniko kaj kapablo; due promesu redukton de la ellaso, liveru kapitalon al evoluantaj landoj, kaj starigu mekanismon pri liverado de kapitalo; kaj trie prezentu longtempan celon pri la ellaso. Li diris, ke intertraktado pri la klimato daŭris jam 17 jarojn, kaj nun preskaŭ ĉiutage estas lando, kiu anoncas novajn rimedojn kaj agadojn por redukti la ellason, tio estas senprecedenca.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|