Liu Yandong ĉeestis koktelfestenon de la Junulara Forumo 2009 de Bo'ao
2009-12-08
Liu Yandong en rozkolora jako en la koktelfesteno
La 6-an de decembro ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong ĉeestis koktelfestenon de la Junulara Forumo 2009 de Bo'ao okazintan en Hongkong kaj faris paroladon kun la temo "Kune teni epokan ŝancon kaj akceli nacian releviĝon". Ŝi esperas, ke la junuloj kune penados por akceli grandan releviĝon de la ĉina nacio.