2009-12-08
Sep Esperanto-bibliotekoj baldaŭ pliriĉiĝos per libroj, kiujn ili gajnis kiel ĉi-jarajn subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Tiun ĉi specialan kason de UEA donacis en 1997 la dana Esperanto-poeto Poul Thorsen kun sia edzino Roma, ambaŭ forpasintaj en 2006. Pri la disdono decidis la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj la ĝenerala direktoro Osmo Buller.
Entute 1200 eŭroj dividiĝis inter la beninaj kluboj Sankta Harmonio kaj Monda Familio (kune 255 EUR), Esperanto-Grupo Lazaro Luiz Zamenhof el Brazilo (113 EUR), Biblioteko Interlingvistika Fenikso el Venezuelo (260 EUR), Milana Esperanto-Klubo el Italio (150 EUR), Meksika Esperanto-Federacio (260 EUR), kaj Esperanto-Asocio de Angers el Francio (162 EUR). Aliajn petojn UEA ne ricevis.
La Biblioteka Apogo Thorsen donos subvenciojn ankoraŭ en du jaroj. Petoj por la sekva disdono devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro 2010. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |