2009-12-08
La 2-an de decembro festas sian 70-an datrevenon prof. Humphrey Tonkin, eksa prezidanto de UEA kaj TEJO. Tonkin, kiu esperantistiĝis en 1956, estis estrarano de TEJO de 1961 ĝis 1971, de 1969 ĝis 1971 kiel prezidanto. En tiu periodo li fondis la revuon Kontakto kaj estis ĝia unua redaktoro. En 1974 li fariĝis prezidanto de UEA, kiun funkcion li plenumis dum du periodoj ĝis 1980. Kiel prezidanto li gvidis la redaktadon de la Statuto de UEA kaj firmigis la eksterajn rilatojn de la Asocio, i.a. kreante la Oficejon de UEA ĉe UN en Novjorko. Dum sia tria mandato kiel prezidanto, 1986-1989, li donis gvidon i.a. al la Jubilea Jaro de Esperanto 1987. En 2001 li revenis al la Estraro de UEA kiel vicprezidanto por unu trijara periodo. Li estas Honora Prezidanto de TEJO kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estas ankaŭ longtempa direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj kunredaktoro de ĝia revuo Language Problems & Language Planning. Tonkin estas konata ankaŭ kiel aktiva aŭtoro, tradukisto kaj recenzisto, kaj kiel ŝatata oratoro.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Liu Zijia |