2009-12-08
Antaŭ nelonge, sinjoro Wan Gang, ministro de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, informis, ke en la jaroj 2006-2010 Ĉinio asignis sume pli ol 10 miliardojn da juanoj por esploro kaj ekspluato de fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado. Nuntempe scienco kaj teknologio ludas pli kaj pli gravan rolon en respondado de la ŝtato al klimataj ŝanĝiĝoj.
Wan Gang diris, ke en la lastaj jaroj kvankam la scienca kaj teknika kapabloj de Ĉinio rimarkinde altiĝas en fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado, tamen tiuj havas ankoraŭ grandan distancon al la internacia avangarda nivelo. Tial, unuflanke Ĉinio devas pluapaŝe plifortigi laboron super scienco kaj teknologio per sia klopodado, kaj aliflanke Ĉinio esperas, ke evoluintaj landoj reale plenumos sian devon por liveri al evoluantaj landoj subtenon per monrimedo kaj tekniko.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|