Okazis la 4-a interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Rusio pri strategia sekureco
2009-12-09
La 8-an de decembro okazis en Pekino la 4-a interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Rusio pri strategia sekureco, kiun ĉeestis Dai Bingguo, membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj Nikolai Patrushev, sekretario de la sekureca konsilantaro de Rusio. Fine de la interkonsiliĝo la du flankoj subskribis “La Protokolon de la Kunlabora Sistemo de la Ĉina-Rusa Interkonsiliĝo pri Strategia Sekureco”.