Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Proksimaj je la koroj...
2009-12-09

 

 

    Malofte oni povas diri, ke homoj estas proksimaj je la koroj, des pli se temas pri distanco de miloj da kilometroj. Sed fakte -- se oni kalkulas la dimension de amikeco kaj sentemo, tiam oni povas diri ke la distanco NE kalkuliĝas, ĉar inter koroj validas la sentokapablo...

 

    Antaŭ tri tagoj mi spertis pruvon pri tio.

 

    Miaj geamikoj el fora Ĉinio invitis min foje partopreni perskajpan renkontiĝon kun ĉinaj gelernantoj de Esperanto en la urbo Nankino.

 

    Ĝi ne estis mia unua sperto tiu-rilate; feliĉe mi jam partoprenis antaŭe similan provan kurson.

 

    Ĉi-foje mia duonfranca kaj duonĉina amiko, Michel Fontaine, raportis ke okaze de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto funkcios perskajpa konferenco kaj li kun sia edzino instruistino Neĝeta ŝatus mian partoprenon. Kompreneble mi tuj konsentis.

 

    Ju pli da varmeco en la koro, des pli da vigleco en la homa percepto... kaj tiel estu...

 

    Ni interkonsentis kelkajn detalojn de la programo, kiu okazis kun mi aperanta sur la granda ekrano, dum la spektantoj povis rigardi kaj aŭskulti. Paroli pri la emocio de mia partopreno... estas por mi malfacila tasko. Mi ekvidis grupon da ĉinaj gelernantoj sur mia komputila ekrano helpe de mia kamerao. Ili ĉiuj aspektis feliĉaj kaj scivolemaj. Neĝeta, instruistino de la grupo, pofoje prezentis ilin al mi kaj ekis renkontiĝo per intersalutoj. Mi bone ekmemoris tiujn ĉarmajn geknabojn, entute 19 gelernantojn ok- kaj naŭ-jaraĝajn. Iliaj nomoj estis: Burĝona, Ĉielo, Fiŝo, Flora, Folia, Lago, Mara, Matena, Oceano, Ondo, Papilia, Ruĝa, Salika, San', Stela, Suno, Terano, Tenera, Jeanne.

 

    En la klasĉambro krom gelernantoj kaj geinstruistoj (Neĝeta kaj Michel) ĉeestis: la organiza komitato de la kongreso, fotistoj kaj fieraj gepatroj. Tuj post intersalutoj la perskajpa renkontiĝo glatis laŭ antaŭkonsentita plano.

 

    -- Mi montris kelkajn kolorajn objektojn kaj demandis: kia estas la papero? Aŭ alia kolora objekto? Kaj ankaŭ kelkaj gelernantoj faris al mi demandojn pri leciono. Kelkaj ordonis al mi: levu la dekstran manon, levu ambaŭ manojn, fermu okulojn, montru vian nazon kaj eĉ... montru vian hundeton Pitokon...

 

    -- Nekredeble amuza momento venis kiam ĉiuj alproksimiĝis al la ekrano por rigardi mian Pitokon .. eĉ gepatroj kaj fotistoj alproksimiĝis. Poste...

 

    --Venis la momento por kune kanti... "Mi kaj vi".

 

    -- Venis alia momento por ke mi kantu "Feliĉon".

 

    -- Fine venis la bela momento kiam Ĉielo (dekjara knabo) ludis tipan ĉinan muzikan instrumenton... kortuŝa momento.

 

    -- Je nia adiaŭo okazis kisoj, brakumoj, ĝis-revidoj... kun la certeco ke ni estas amikoj proksimaj je la koroj kaj neniu ajn distanco apartigas nin unuj de aliaj -- ĉar la distanco estas nur la geografia detalo.

 

    -- Mi nun avide atendas pluajn perskajpajn renkontiĝojn kun miaj gefrataj geamikoj...

 

(Karesema el Brazilo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng