Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bela mozaiko de la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2009-12-09

Teksto de LIU CAISHENG

Fotoj de HOU ZHIPING,WANG LIHUA, SU YIJUN

 

    Komence de decembro ĉinaj esperantistoj sin direktis unuj post aliaj al antikva urbo Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco. Kaj en la 3-a, 4-a kaj 5-a de tiu monato Nankino funkciis kiel centro de la ĉina Esperanto-movado. Inter la kongresanoj estis belaj knabinoj, viglaj junuloj, grizharaj profesoroj, sindonemaj instruistoj, humanaj kuracistoj kaj flegistinoj, diligentaj laboristoj kaj kamparanoj, fervoraj komercistoj… Kompreneble estis nemankigeblaj ankaŭ ŝtatoficistoj altaj kaj bazaj. La 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis tie, kie estis ĉefurbo de naŭ feŭdaj dinastioj de Ĉinio. Larĝa Yangzi-rivero aplaŭdas por bonvenigi la kongresanojn, kiuj kolektiĝis en la urbo por diskuti pri la perspektivo de la ĉina Esp-movado. La kongresanoj kun granda fervoro partoprenis ne nur la inaŭguron kaj fermon de la kongreso, sed ankaŭ diversajn fakajn kunvenojn.

 

    Varme kunsidis sindonemaj instruistoj

 

    La kongresa temo ja rilatas la instruadon de Esperanto kaj aplikon de nia lingvo, tial multaj ĉeestantoj de la kongreso tre viglis en la faka kunveno de instruistoj-esperantistoj. En la kunveno oni diskutis pri la nuna stato de instruado de Esperanto en nia lando, kaj ankaŭ proponis esplori detale pri la E-instruado en elementaj lernejoj, mezlernejoj kaj superaj lernejoj respektive. Oni proponis normaligi E-lernilojn por la estonta E-instruado. En la kunveno naskiĝis E-instrua komisiono kaj profesoro Cui Jianhua fariĝis ĝia estro.

 

    Fervoras medicinistoj-esperantistoj

 

    Posttagmeze de la 4-a de decembro en la halo Ge Baoquan okazis kunsido pri esperantistoj-medicinistoj. Juna kaj fervora medicinisto Wang Disheng gvidis la kunsidon. En la kunsido la ĉeestantoj diskutis pri la fakaj terminoj, precipe la pediatriaj kaj ĉin-medicinaj. Oni diris, ke en la praktikado oni renkontis multajn malfacilojn tiukampe.

 

    Post diskuto oni venis al la konkludo, ke fakaj problemoj de Esperanto estas aparte gravaj en evoluo de nia lingvo. La kunsido alvokas, ke la ĉina esperantistaro dediĉu grandan atenton al tiu problemo.

 

    Oni akcentis, ke nun en Ĉinio troviĝas aro da esperantistoj, kiuj energie laboras dum multaj jaroj por farmacio, akupunkturo kaj mokso. Ilia laboro estas laŭdinda kaj valora.

 

    Naskiĝis nova gvidantaro de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio

 

    En Ĉinio viglas aro da fervojistoj-esperantistoj junaj kaj maljunaj. En 3-5-a de decembro ili kolektiĝis en Nankino kaj diskutis pri sia laboro. En la kunveno ili esprimis altan estimon al sia malnova altprestiĝa gvidanto, la 86-jara s-ro Li Sen. Ili bedaŭris, ke ĉi-foje pro sanstato li ne povis veni al Nankino, tamen ili elektis lin kiel honoran prezidanton de la Ĉina Fervojista E-asocio por honori lin pro liaj grandaj kontribuoj ne nur al la ĉinaj fervojistoj-esperantistoj, sed ankaŭ al la Ĉina E-movado.

 

    S-ro Han Zuwu fariĝis nova prezidanto de tiu asocio. Xiao Ke -- vicprezidanto kaj Chi Tienan --ĝenerala sekretario.

 

    Bala artoprezentado

 

 

 

 

    En la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto viglas multe da esperantistoj junaj kaj mezaĝaj. Ili per sia brila prezento gajigis la etoson de la kongreso kaj ĝojigis la kongresanojn. En la solena inaŭguro kaj fermo mirigis la ĉeestantojn geknaboj, kiuj per sia infana voĉo kaj naiva prezento vekis varmajn aplaŭdojn de la ĉeestantoj. La ensemblo estrata de Wang Lin per sia bela prezentado ĝojigis la kongresanojn. Iliaj dancoj, precipe la baritona kanto de ĝemeloj lasis profundan inpreson al la spektantoj.

 

    En la ĉi-foja kongreso oni diskutis multe pri komercado en Esperanto. Oni informis, ke junie de la venonta jaro okazos E-komerca simpozio kaj la prepara grupo disdonis aliĝilojn. S-ro Wang Chongfang, kiu kompilis la Grandan Vortaron Ĉina-Esperantan, nun okupiĝas pri kompilado de Granda Vortaro Esperanta-Ĉina.

 

    Ĉio ĉi tio faris la kongreson kaj la Nankinan vojaĝon neforgesebla por la kongresanoj.

 

    Ni penu por pli brilaj sukcesoj de Esperanto-movado de nia lando kaj prospero de nia granda patrio.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng