Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
17-a internacia E-semajno de kulturo kaj turismo
2009-12-09

de LIBA GABALDA

 

    Jam la 17-an fojon renkontiĝis la verda familio en Hispanio kaj ĝuis agrablan Esperanto-aranĝon en la ĉe-mara urbeto Pineda de Mar, kiu situas 55 km norde de Barcelono. La Semajno (3-10 de oktobro 2009) estis bone organizita de la triopo: Luis Serrano, Salvator Aragay kaj Santiago Torné. Ĉi-jare kolektiĝis 120 samideanoj el 13 landoj. Ni havis plezuron havi inter ni geedzan paron Norberto Dìaz kaj Yoandra Rodriguez el Kubo. Ili prezentis al ni sian urbon Santi Spiritu kaj invitis la ĉeestantojn partopreni la Universalan Kongreson en Kubo venontjare en julio. Ni ĝuis belan Semajnon en la agrabla etoso de la tri-stela hotelo Stella sekvante la programon laŭ la Semajna informilo. Ĝi estis riĉa je eventoj kaj altkvalitaj prelegoj. Dum la dimanĉa inaŭguro bonvenigis nin la urbestro de Pineda s-ro Xavier Amori Martín kaj ĉeestis aliaj du funkciuloj de la urbodomo. Ni komune fotiĝis.

 

    Stano Marĉek - la redaktoro de la revuo Esperanto - gvidis E-kurson laŭ sia propra instrumetodo. Lia verko estas tradukita kaj eldonita jam en 23 lingvoj. Tre interesa estis prelego pri arboj de s-ro Guillem Nicolas. Li klarigis al ni kiamaniere tranĉi branĉojn de arboj por ne damaĝi ilin. Grandan sukceson havis ateliero pri produktado de poŝtkartoj kiun gvidis Wolfgang Gunter. Li asertis, ke ĉiu homo estas artisto kaj la rezultoj pravigis tion.

 

    La premio Ada Sikorska-Fighiera estas ĉiujare aljuĝita al la plej meritplena persono en la E-agado. La unuan fojon ĝin ricevis virino - Katalin Kováts konata de ni ĉiuj kiel fervora esperantistino pri instruado kaj edukado de instruistoj. Surloke ŝi disdonis diplomojn al 2 sukcesintoj en la ekzamenoj faritaj dum la UK en Bjalistoko. Ŝi ankaŭ parolis pri la nova ekzamensistemo, prezentis filmeton rememore al forpasintoj kaj tre interese kaj detale prezentis al ni nederlandan pentriston Vincent Van Gogh. Li estas ŝia pasio. Ni multon eksciis pri la vivo de tiu fama artisto.

 

    Alia interesa prelego temis pri la natursciencaj vortoj en PIV fare de tre sperta fakulo pri pluraj sciencoj, sed ĉefe pri biologio - Claude Roux el Francio. Li okupiĝis pri reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro. Li konsilis ke estu enkondukitaj en ĝi mankantaj fakaj vortoj, malaprobis arkaismojn. Li atentigis nin pri la bona uzado de kelkaj kutimaj vortoj. D-ino Rafaela Urueña tre serioze parolis pri la tutmonda klimatŝanĝo, pri ĝiaj konsekvencoj kaj la danĝero por la tuta homaro. Ŝi klarigis, ke la ekologia sistemo malekvilibriĝas pro tiu fenomeno kaj kaŭzas katastrofojn. Iom distra estis prezento pri Venezuelo fare de Liba (folklore vestita) kaj Floreal Gabalda. Ili prezentis serion da bildoj kaj du filmetojn. La ekspozicio de kelkaj artaĵoj, libroj, muzikiloj, kaj gustumado de gojav-dolĉaĵo kompletigis tiun plaĉan prezenton.

 

    Dum la renkontiĝo ne mankis vesperaj programeroj. En du interkonaj vesperoj ni gustumis ĉampan-vinon kaj bongustaĵojn interbabilante kun konatuloj kaj novuloj. Dum alia vespero estis prezentita la opero Nabucco. Dum debato, la temo "Ĉu la estonteco de Esperanto troviĝos en Afriko" estis multe pridiskutata. Luis Serrano ankaŭ gvidis vesperon en kiu oni rajtis esprimi siajn opiniojn pri la Semajno, doni ideojn aŭ plendi. Sed estis ĉefe pozitivaj kaj laŭdaj vortoj. La plej ŝatata programero okazas ĉiam la lastan vesperon. Ni ĝuis muzikon de la konata ensemblo "Montjuic" kaj gustumis "cremat". Ĝi estas kataluna specialaĵo el spicita kaj bruligita rumo.

 

    La tri ekskursoj konatigis nin kun aliaj partoj de Katalunio. La unua, duontaga celis la ŝtonan urbeton Peratallada. La dua, aŭto-muzeon en Sils. Impresis vastega kolekto da malnovaj aŭtomobiloj. Ĉiuj eksponaĵoj laŭdire estas funkciantaj. La tuttaga ekskurso gvidis nin al la urbo Terrasa, kie ni vizitis muzeon pri Sciencoj en Katalunio. En la urbo Moia ni haltis ĉe la strato Esperanto kaj trarigardis privatan biblioteko-muzeon de Ramon Molera. Poste ni vizitis muzeon pri la historio de Katalunio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng